The Winter's Tale | |||||
---|---|---|---|---|---|
dramatic work | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | William Shakespeare | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1623 | ||||
Ĝenro | komedia dramo | ||||
| |||||
The Winter's Tale (Esperante: La Vintra Fabelo) estas teatraĵo de William Shakespeare, unue publikigita en 1623. Kvankam ĝi estis listita kiel komedio kiam unuafoje aperis, kelkaj modernaj eldonistoj reklasigis ĝin kiel amhistorio. Kelkaj kritikistoj, inter ili W. W. Lawrence (Lawrence, 9-13), konsideras ke ĝi estas unu el la "problemverkoj", ĉar la unua tri aktoj estas plenaj je intensa psikologia dramo, dum la lastaj du aktoj estas komediaj kaj havas feliĉan finon.
Tamen la verko iĝis populara kaj ĝuis produktojn laŭ variaj formoj kaj adaptoj fare de diversaj teatristoj komence de David Garrick en ties adapto nomita Florizel and Perdita (premierita en 1754 kaj publikata en 1756), kaj denove en la 19a jarcento, kiam la tria "pastoral" akto iĝis ege populara. En la dua duono de la 20a jarcento The Winter's Tale estis ofte ludata foje sukcese kaj foje malsukcese.
La verko uzas inter aliaj rolulon ege kuriozan ĉar temas pri urso. Oni ne scias ĉu Shakespeare uzis realan urson aŭ aktoron maskitan. La Royal Shakespeare Company uzis grandan silkotolaĵon simbole kaj urson kaj ventegon en kiu Antigono veturas.